Kuskuso (manĝaĵo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuskuso estas manĝaĵo farita el semolo ĝenerale kuirita en vaporo aŭ per bolanta akvo aŭ lakto. Tre popola kaj populara en Norda Afriko, ekzemple en Maroko, kaj krome en Brazilo, nuntempe ankaŭ en Eŭropo kaj Usono, sed tie kiel eleganta (kaj pro tio iom pli malsimpla) manĝaĵo. La araba nomo —كسكس kuskus, كوسكوس kūskūs, كسكوس kuskūs aŭ كسكوسو kuskūsū, inter aliaj variantoj— devenas el la berbera lingvo tamazigĥt seksū.