From Wikipedia, the free encyclopedia
Kutimo (aŭ moro) estas rutino de konduto kiu estas ripetita regule kaj tendencas okazi nekonscie.[1][2][3] En la American Journal of Psychology (1903) ĝi estis difinita tiele: "A habit, from the standpoint of psychology, is a more or less fixed way of thinking, willing, or feeling acquired through previous repetition of a mental experience" (Kutimo, el vidpunkto de psikologio, estas pli malpli fiksita vojo de pensado, volado aŭ sentado akirita tra antaŭa ripetado de mensa sperto).[4] Kutima kondutaro ofte iras sennotite ĉe personoj kiuj montras ĝin, ĉar persono ne bezonas engaĝigzi en mem-analizo kiam entreprenas rutinajn taskojn. Kutimoj estas foje devigaj.[3][5] La procezo laŭkiu novaj kondutoj iĝas aŭtomataj estas kutima formado. Malnovaj kutimoj estas malfacile rompeblaj kaj novaj kutimoj estas malfacile formeblaj ĉar la kondutaj modeloj kiujn oni ripetas estas stampitaj en oniaj neŭraj vojoj,[6] sed eblas formi novajn kutimojn pere de ripetado.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.