Kvindek-eŭra monbileto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kvindek-eŭra monbileto (€50) estas unu el la mezvaloraj eŭro-monbiletoj, uzataj ekde la enkonduko de la eŭro en fizika formo en 2002. La monbileto estas uzata de 332 milionoj da homoj en la 22 landoj, kiuj havas la eŭron kiel ununuran valuton (leĝe adoptita en 20 el ili).
Ĝi estas la kvara plej malgranda monbileto, je 140x77mm, kaj baziĝas sur oranĝa kolora ŝablono.[1] La kvindek-eŭraj monbiletoj prezentas pontojn kaj arkojn/portalojn en renesanca arkitekturo (inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj).
La kvindek-eŭra monbileto enhavas multajn kaj kompleksajn sekurecajn mekanismojn, kiel akvomarkojn, nevideblan inkon, hologramojn kaj mikropresaĵojn, kiuj pruvas ĝian aŭtentikecon. En septembro 2011, ekzistas ĉirkaŭ 5 699 719 400 (kvin miliardoj sescent naŭdek naŭ milionoj sepcent dek naŭ mil kvarcent) kvindek eŭrobiletoj en cirkulado tra la Eŭrozono.