Eŭrozono
Aro de landoj kiuj uzas eŭron / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭrozono, ankaŭ nomata Eŭrospaco aŭ Eŭroareo, estas tiu parto de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio en kiu validas la monunuo eŭro. La eŭrozonon partoprenas (en 2023) dudek ŝtatoj [1] kun entute ĉirkaŭ 340 milionoj da loĝantoj: Aŭstrio, Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio kaj Slovenio.
Eŭrozono | |||||
---|---|---|---|---|---|
valutunio | |||||
Komenco | 1-a de januaro 1999 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La sep restantaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (ankoraŭ) ne apartenas al la eŭrozono: Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Svedio.
La ŝtatetoj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikanurbo ne partoprenas la eŭrozonon, ĉar ili ne estas membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tamen, pro duflankaj interkonsentoj kun EU ili rajtas - laŭ strikte limigita interkonsentita amplekso - uzi eŭron kiel sian monunuon, kaj stampigi proprajn eŭro-monerojn.[2]
Krome, eŭro estas la valuto aŭ gvidvaluto en proksimume 30 pliaj regnoj aŭ ŝtatoj de regnoj. Kun ili, 40 regnoj kaj partoj de regnoj uzas la eŭron aŭ valuton dependan de la eŭro.
La 1-an de januaro 2023, Kroatio iĝis la 20-a lando de la Eŭrozono.