From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aventuroj de Tom Sawyer [Sojer] (angle The Adventures of Tom Sawyer) estas libro de fama usona verkisto Mark Twain [Mark Tvejn], publikigita en 1876. Ankaŭ estas sekvaĵo, La Aventuroj de Huckleberry Finn.
The Adventures of Tom Sawyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Mark Twain | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1876 | ||||
Loko | Usono | ||||
Ĝenro | rakontado • formadromano • aventura fikcio | ||||
Loko de rakonto | Misurio | ||||
| |||||
Ĝi estas la rakonto pri la knabo Tom Sawyer, kiu vivas en Usono en la unua duono de la 19-a jarcento, kaj lia ĉiutaga vivo kaj petolema miskonduto.
Tom Saywer vivas kun sia onklino Polly [Poli] en la fikcia loko St. Petersburg Misurio. Ĝi rakontas pri lia ĉiutaga vivo, kiel iri al la lernejo, kaj enamiĝi al lia samklasulino Rebecca "Becky" Thatcher [Rebeka "Beki" Tetĉer]. Iam Tom kaj lia amiko Huckleberry Finn [Heklberi Fin] kaj Joe Harper [Ĝo Harpr] forkuris de la hejmo por ludi piratojn sur la rivero Misisipo. Ĉe la fino de la rakonto Tom erarvagis en kavo, kie li trovis kaŝitan trezoron kiu tre riĉigis ilin.
La fikcia loĝloko St. Petersburg estas reala urbeto Hannibal, Misurio, kie Mark Twain travivis sian junaĝon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.