La Strato de Tanja
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017 estas la titolo de libro kiun verkis la finndevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä. La Esperanta versio de la libro aperis en 2017 ĉe Mondial. En la sama jaro la libro estis publikigita en la sveda kaj finna.
Rapidaj faktoj La Strato de Tanja ...
La Strato de Tanja | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Kalle Kniivilä | |
Eldonjaro | 2017 | |
Urbo | Novjorko | |
Eldoninto | Mondial | |
Paĝoj | 158 | |
ISBN | 9781595693556 | |
Fermi
Kalle Kniivilä loĝis dum certa tempo en Sankt-Peterburgo kaj poste plurfoje vizitis ĝin. Li renkontiĝis kun homoj kiuj loĝis aŭ plu loĝas en la kvartalo, kie troviĝis apartamento de la Saviĉev-familio, pereinta dum la Sieĝo de Leningrado. Surbaze de pluraj intervjuoj kaj informoj, ĉerpitaj el studaĵoj de la rusiaj kaj eksterlandaj historiistoj li prezentas la historion de la Saviĉev-familio, ilia ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo sur fono de la historio de Rusio en 1917-2017.