La entombigo de la grafo Orgaz
pentraĵo de El Greco / From Wikipedia, the free encyclopedia
El entierro del señor de Orgaz, populare nomata El entierro del Conde Orgaz (La entombigo de la grafo Orgaz), estas granda pentraĵo pentrita je oleo de El Greco (1541-1614), de stilo manierisma, realigata por la preĝejo de Sankta Tomeo de Toledo en Hispanio, inter la jaroj 1586 kaj 1588. La pentraĵo konserviĝas samloke kaj estas konsiderata unu el la plej bonkvalitaj verkoj de la aŭtoro kaj la plej mirata.[1]