japanlingva filmo je 1958 reĝisorita de Kurosava Akira From Wikipedia, the free encyclopedia
La kaŝita fortikaĵo (隠し砦の三悪人, Kakushi toride no san akunin, laŭvorte, "La tri malbonuloj de la kaŝita fortikaĵo") estas jidaigeki[1] aventura filmo de 1958 reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi rakontas la historion de du kamparanoj kiuj akceptas eskorti homon kaj virinon tra la linioj de la malamiko repage por oro sen scii, ke li estas generalo kaj la virino estas princino. En la filmo stelulas Toshiro Mifune kiel Generalo Makabe Rokurōta (真壁 六郎太) kaj Misa Uehara kiel Princino Yuki dum la roloj de la kamparanoj, nome Tahei kaj Matashichi, estas portretitaj de Minoru Chiaki kaj Kamatari Fujiwara respektive.
La kaŝita fortikaĵo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 隠し砦の三悪人 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 25 dec. 1958, 28 dec. 1958 |
Ĝenro | aventura filmo, filma dramo |
Kameraado | Ichio Yamazaki |
Reĝisoro(j) | Kurosawa Akira |
Produktisto(j) | Kurosawa Akira |
Scenaro | Kurosawa Akira • Shinobu Hashimoto • Hideo Oguni |
Filmita en | Japanio |
Loko de rakonto | Japanio |
Muziko de | Masaru Sato |
Rolantoj | Mifune Toshiro • Misa Uehara • Minoru Chiaki • Kamatari Fujiwara • Shimura Takashi • Susumu Fujita • Toshiko Higuchi • Yū Fujiki • Yoshio Tsuchiya • Kokuten Kōdō |
Produktinta firmao | Toho |
Honorigoj | plej bona reĝisorado • FIPRESCI Prize at Berlinale |
IMDb | |
La tri filmoj de Kurosawa post La sep samurajoj ne sukcesis kapti la japanan publikon en la sama grado kiel tiu filmo. La sinteno de la verkoj de la reĝisoro estis iĝante pli kaj pli pesimisma kaj malhela, kun la eblo de elaĉeto tra persona respondeco jam multe pli demandita, partikulare en La aranereta kastelo kaj en Profunda fundo. Li agnoskis tion, kaj intence celis al pli malpeza kaj distrema filmo por sia venonta produktaĵo, dum oni ŝanĝis al la nova formato de larĝa ekrano kiu estis akirinta popularecon en Japanio. Tiel, publikigita en Decembro 1958, La kaŝita fortikaĵo iĝis enorma sukceso de biletvendado en Japanio kaj estis varme ricevita de kritikistoj kaj en Japanio kaj eksterlande. Nuntempe, la filmo estas konsiderata unu el la plej malpezaj klopodoj de Kurosawa, kvankam ĝi restas populara, krome pro kelkaj gravaj influoj super la kosma opero de George Lucas de 1977, nome Star Wars.[2][3][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.