fabelo de H. C. Andersen From Wikipedia, the free encyclopedia
La marvirineto aŭ La sireneto (en la dana: Den lille havfrue) estas fabelo verkita de la dana aŭtoro Hans Christian Andersen pri juna sireno, filino de la reĝo de la maro, kiu deziras forlasi sian identecon kiel sireno por akiri homan korpon.
Den lille Havfrue | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • fabelo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Hans Christian Andersen | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | dana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 7-a de aprilo 1837 | ||||
Eldonejo | Ignác Leopold Kober | ||||
Ĝenro | literatura fabelo | ||||
| |||||
La fabelo estis unuafoje publikigita en 1837 kaj ekde tiam ĝi estis adaptita al diversaj formatoj, kiel al animacia filmo fare de Disney kaj al muzikteatra produktaĵo.
La marvirineto loĝas en subakva regno kun sia patro, la reĝo de la maro; sia avino; kaj siaj kvin fratinoj. Kiam sirenoj iĝas 16-jaraĝaj, ŝi rajtas supreniri al la tersurfaco, unufoje ĉiujare. Kiam alvenas la vico de la marvirineto, ŝi vidas ŝipon, sur kiu estas bela princo, kaj ŝi tuje enamiĝas al li. Subite, okazas ŝtormo, kiu detruas la ŝipon, kaj la marvirineto savas la princon el drono. Ŝi poste alportas lin al marbordo, kie li estas trovita de princino de najbara reĝlando. La princo neniam vidas la marvirineton, nek ekscias ke estis ŝi tiu, kiu savis lin.
Ŝi deziras iĝi homo, malgraŭ la problemoj, kiujn tio povas krei. Ŝi petas la plenumiĝon de sia deziro al mara sorĉistino, kiu donas al ŝi krurojn interŝanĝe kontraŭ la voĉo kaj lango de la marvirineto. Tamen, ŝi ekscias, ke la princo edziĝos kun tiu virino, kiu trovis lin en la plaĝo. La fratinoj de la marvirineto donas al ŝi ponardon, por ke ŝi mortigu la princon dum li dormas. Ŝi ne kuraĝas fari tion, do ŝi saltas en la maron kaj iĝas ido de la aero.
La legendo traktas sociajn problemojn kiel ekzemple:
Iuj asertas ke Andersen estis samseksema, kaj ke la legendo traktas malsaman specon de amo (kaj en ĉi tiu legendo kaj la legendo "La brava stansoldato"). Oni povas vidi en la vosto de la sireno, kiom ĝi kaŝas kaj malklarigas ŝian seksecon, kiu ĉiukaze ne malkaŝas kaj indikas, ke ŝi estas senseksa, kaj la princo kiel aliseksema. La eliro de la sireno el la akvo estas efektive komparata kun elŝrankiĝo (kvankam en la rakonto ne temas pri intensa amo al virinoj kaj estas eĉ ne unu sugesto de lesbaninoj), kaj ni vidas ke la sireno preferas morti ol "reiri en la ŝrankon".
La marvirineto estas usona animacia muzikala filmo de 1989 produktita de la animaciaj studioj de Walt Disney kaj publikigita de Walt Disney Pictures.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.