lago en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lago de Remoray - france Lac de Remoray - estas lago en Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]), kaj apartenas al la komunumo Labergement-Sainte-Marie. La samnoma komunumo Remoray-Boujeons situas apude. Situanta je 850 metroj super la marnivelo, temas pri alta lago en la koro de la altaj ĉenoj de la Ĵurasa masivo. Ĝi situas ĵus supre de la lago Saint-Point kaj proksimume dudek kilometrojn sudokcidente de la urbo Pontarlier.
Lago de Remoray | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Doubs, Burgonjo-Franĉkonteo, Francio | |
Setlejoj | Labergement-Sainte-Marie, Remoray-Boujeons | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° 46′ 5″ N, 6° 15′ 47″ O (mapo)46.7680555555566.2630555555556850 | |
Supermara alteco | 850 m | |
Surfaca areo | 0,95 km² (95 hektaroj) | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.