Lagoj Kawartha
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lagoj Kawartha - angle Kawartha Lakes - estas ĉeno de lagoj en sud-centra Ontario, Kanado. La lagoj situas sur la limo inter la paleozoika kalkŝtonaj regionoj de la okcidenta bordo de la Ontaria lago, nomata Golden Horseshoe ("Ora Huffero"), kaj la antaŭkambria granita areo de la Laŭrenca tabulo en norda kaj centra Ontario.
- Tiu ĉi artikolo temas pri grupo de lagoj. Pri samnoma urbo temas artikolo Kawartha Lakes.
Lagoj Kawartha | ||
---|---|---|
lagaro [+] | ||
Supermara alteco | 252 m [+] | |
Koordinatoj | 44° 29′ 58″ N, 78° 26′ 28″ U (mapo)44.4994-78.441 | |
Lagoj Kawartha | ||
"Kawartha" estas angligo de la vorto "Ka-wa-tha" (el "Ka-wa-tae-gum-maug"), vorto stampita en 1895 fare de la indiĝenino Marta Whetung de la unua nacio Kurba Lago el la etno de Oĝibvoj. Oni esperis, ke la vorto, kiu signifas "lando de reflektoj " en la aniŝinabeka lingvo, provizus konvenan kaj popularan etiketon por la areo. La vorto estis poste ŝanĝita de turismo iniciatintoj al Kawartha, kun la signifo "brilaj akvoj kaj feliĉaj landoj".
Kvankam la urbo Kawartha Lakes estas nomata laŭ la lagaroj, pli ol duono de la Lagoj Kawartha fakte situas en distrikto Peterborough (Ontario). La kanalsistemo Trent-Severn inkluzivas multajn lagojn en la ĉefa ĉeno; multaj dometoj kolorigas la lagajn bordojn, kaj la regiono estas konata pro distra turismo.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Kanado. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |