Landoj laŭ indico de homa disvolviĝo
listartikolo en Vikimedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tiu estas listo de landoj laŭ indico de homa disvolviĝo inkludita en la Informo pri Homa Disvolviĝo 2008/2009 de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, kompilita surbaze de datumoj de 2007 kaj eldonita la 18an de decembro de 2008.
Ĉi tiu listo inkludas 179 de la ŝtatoj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj (de tuto de 192). Mankas 17 landoj membroj pro la manko de datumoj. Aperas ankaŭ Hongkongo kaj la Palestina Aŭtoritato (kiu ne estas membroj de la UN).
Oni ankaŭ inkludas (por komparo) la IHD mezaveraĝo de la regionoj de la mondo kaj de grupoj de landoj.
La IHD (indico de homa disvolviĝo) estas mezuro kompara de la vivdaŭro, alfabetismo, eduko kaj vivnivelo koresponda al landoj de ĉiuj. Estas unueca normo por mezuri la kvaliton de vivo kaj ĉefe la protekton de la infanaĝo. Estas uzita por distingi ĉu lando estas evoluinta, evoluanta, aŭ subevoluinta, kaj ankaŭ por mezuri la trafon de la ekonomiaj politikoj sur la kvalito de vivo. La indico estis disvolvita en 1990 fare de la ekonomikisto pakistana Mahbub ul Haq kaj la ekonomikisto barata Amartya Sen.[1]
La landoj estas enhavataj en kvar grandaj kategorioj baze sur la IHD: homa disvolviĝo tre alta, alta, meza kaj malalta.