Laplaca ekvacio
duaorda parta diferenciala ekvacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
En vektora analitiko, la laplaca ekvacio aŭ ekvacio de Laplace estas ekvacio de partaj derivaĵoj de dua ordo kaj de elipsa tipo, kiu ricevis tiun nomon honore al la fizikisto kaj matematikisto Pierre-Simon Laplace.
Enkondukita pro la bezonoj de la neŭtona meĥaniko, la laplaca ekvacio aperas en multaj aliaj branĉoj de la teoria fiziko, kiel astronomio, elektromagnetismo, elektrostatiko, meĥaniko de fluidoj aŭ kvantuma meĥaniko.