From Wikipedia, the free encyclopedia
La Larĝbuŝa rinocero aŭ Blanka rinocero (Ceratotherium simum) estas specio de rinocero, indiĝena de orienta, suda kaj centra Afriko. Ĝi estas la plej granda kaj plej multnombra specio de rinocero kiu ekzistas. Ĝi havas ampleksan buŝon uzitan por paŝtado kaj estas la plej socia el ĉiuj rinoceraj specioj.
Kvankam tiu rinocero estas aludita kiel blanka, ties koloroj varias el bruna al griza, kaj ne diferencas laŭ koloro el nomita Nigra rinocero nome Kurtbuŝa rinocero, kiu estas la alia afrika rinocero (Diceros bicornis). La vorto "blanka" en la nomo "Blanka rinocero" estas misinterpretado de la vorto el Afrikansa wyd, siavice deriva el la nederlanda vorto wijd por larĝa, reference al ties kvuadrata supra lipo, male al pinteca aŭ hokeca lipo de la nigra rinocero. Tiuj specioj estas nune foje referencitaj kiel kvadrat-lipa (por la "blanka") aŭ hok-lipa (por la "nigra") rinoceroj.[1]
La Larĝbuŝa rinocero konsistas el du subspecioj: la suda larĝbuŝa rinocero, kun taksitaj 17 460 naturvivantaj bestoj je la fino de 2007 (IUCN 2008), kaj la multe pli malofta norda larĝbuŝa rinocero. La norda subspecio havas tre malgrandan nombron, kun nur du individuoj, kiuj estas en kaptiveco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.