Nederlanda lingvo

okcidentĝermana lingvo parolata en Nederlando, Belgio, Surinamo, kaj Karibaj Insuloj From Wikipedia, the free encyclopedia

Nederlanda lingvo
Remove ads

La nederlanda lingvo[1] (propralingve: Nederlands, angle: NetherlandicDutch, france: néerlandais, germane: Niederländish) estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo.

Thumb
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Malaltfranka lingvo ...

Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj dialekte ĝi krome estis parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficialan lingvon oni nomas Algemeen Nederlands (Ĝenerala Nederlanda) aŭ ĝia mallongigo AN, kiu estas la norma nederlanda lingvo. Ekzistas dialektoj (flandra, holanda).

Remove ads

Historio

Oni supozas, ke la nederlanda devenas el 700 de kelkaj ĝermanaj dialektoj parolataj en la regiono de la nuna Nederlando, ĉefe de basfranka origino. Normiga procezo ekis en Mezepoko, speciale pro la influo de la burgonja duka kortego en Dijon, poste situanta en Bruselo.

Malfrua nederlanda frazo estas: "Hebban olla vogala nestas hagunnan, hinase hic enda tu, wat unbidan we nu" ("Ĉu ĉiuj birdoj komencis nestojn, krom mi kaj vi, kion ni atendas nun" el ĉirkaŭ la jaro 1100, verkita de flandra monaĥo en monaĥejo en Rochester (Britio). Dum longa tempo oni konsideris ĉi-tiun frazon la plej malnova en la nederlanda, sed ekde ĝia malkovro oni trovis eĉ pli aĝajn fragmentojn, kiel "Visc flot aftar themo uuatare" ("Fiŝo naĝis en akvo") kaj "Gelobistu in got alamehtigan fadaer" ("Ĉu vi kredas je Dio la ĉiopova patro"). La lasta fragmento estis verkita ĉirkaŭ la jaro 900. Profesoro Luc De Grauwe de la Universitato de Gent pridubas la lingvon de ĉi-tiuj teksteroj, kredante ilin Malnova Angla, do estas ankoraŭ iom da diskuto pri ili.

Remove ads

Oficiala statuso kaj disvastigo

Thumb
Lokoj de uzado de nederlanda lingvo en la mondo

La nederlanda estas la oficiala lingvo de Nederlando kaj Surinamo, kie ĝi estas la lingvo de la registaro kaj en lernejoj. Ĝi estas ankaŭ unu el la tri oficialaj lingvoj de Belgio[2], parolata en la norda parto de tiu lando (60%) kune kun la franca (38%) kaj la germana (2%).  La lingvo estas ankaŭ kunoficiala en Arubo, Kuracao kaj Sint Maarten, tri konsistigaj landoj de la Reĝlando de Nederlando.

Ĝi estas unu el la 24 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio kaj unu el la oficialaj lingvoj de pluraj internaciaj organizaĵoj: Benelukso, la Karibia Komunumo, la Komunumo Sudamerika de Nacioj kaj la Nederlanda Lingvo-Unio (nl: Nederlandse Taalunie).

Fine, en Afriko, la afrikansa, lingvo derivita de la nederlanda, estas la oficiala lingvo de Sud-Afriko kaj agnoskita lingvo en Namibio. Pli ol sep milionoj da homoj parolas la afrikansan kiel sian gepatran lingvon. En Indonezio, antaŭe kolonio de Nederlando, malplimulto (ĉirkaŭ 10 000) parolas ĝin kiel sian gepatran lingvon aŭ ĉefan eduklingvon (30 000), sed la lingvo jam ne havas oficialan statuson, kaj estas plejparte malantaŭ la angla (precipe en turismaj regionoj).

Remove ads

Lingvo

Kiel la platdiĉa lingvo, tiel ankaŭ la nederlanda estis dialekto de la basgermana. Aparta lingvo ĝi iĝis nur ĉirkaŭ 1600, kiam la Biblio estis tradukita en la nederlandan.

Thumb

La nederlanda estas proksima kuzo de la platdiĉa, frisa kaj la angla lingvoj. Multaj vortoj estas la samaj en la nederlanda kaj la angla. Ekzemple: hand (= mano), wind (= vento), water (= akvo) kaj warm (= varma).

La nederlanda estas la patrino de la afrikansa lingvo de Sud-Afriko. En kelkaj lokoj estas ankoraŭ dialektoj de nederlandaj koloniistoj, ekzemple en Brazilo, kie estas du dialektoj, la plej malnova parolata en Espirito-Santo de idoj de kalvinistaj enmigrintoj kaj la moderna nederlanda parolata en urboj Holambra 1-a kaj Holambra 2-a en ŝtato San-Paŭlo de tiamaj enmigrintoj.

Sintakse, la nederlanda havas vortordon V2, do estas plej simila al la germana.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads