Lavaux
regiono de terasaj vitejoj en Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lavaux estas regiono en Kantono Vaŭdo en Svislando en la distrikto Lavaux. Lavaux konsistas el 830 hektaroj da terasformaj vitejoj por ĉirkaŭ 30 km laŭ la norda flanko de la Lago Lemano. La areo havas temperitan klimaton, kaj la terasoj ricevas multe da suno pro la reflektado en la lago. La plej grava vinbero kultivita ĉi tie estas Chasselas.
Lavaux | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
regiono [+] | ||
Lando | Svislando | |
- koordinatoj | 46° 29′ 31″ N, 6° 44′ 46″ O (mapo)46.4919444444446.7461111111111 | |
Akvokolektejo | 8,98 km² (898 ha) [+] | |
Areo | 8,98 km² (898 ha) [+] | |
Lavaux | ||
Vikimedia Komunejo: Lavaux Vineyard Terraces [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
En Lavaux estas 400 ĝis 450 km da ŝtonmuroj subtenantaj pli ol 10,000 terasoj. La terasoj estas aranĝitaj sisteme paralele al la bordoj de la lago, kaj super ili estas pliaj rektangulaj parceloj de vitejoj, kiuj antaŭe estis uzitaj por aliaj agrikulturaj kultivaĵoj. Pluraj vojoj transiras la terasojn diagonale, kaj aliaj vojetoj trairas ilin.
Kvankam ekzistas kelkaj spuroj de vinkultivado en la areo ekde romiaj tempoj, la vinterasoj povas fakte esti spuritaj reen al la 11-a jarcento, kiam benediktanaj kaj cistercianaj monaĥejoj kontrolis la areon. En la dua duono de la 20-a jarcento, Lavaux ankaŭ iĝis turistloko kaj estis markitaj piedirajn kaj biciklajn ekskursvojojn [1].
La vitejoj en Lavaux estas protektitaj por plua evoluo kaj ekde julio 2007 ili estas mondheredaĵo [2][3].