Laza lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La laza lingvo (kartvele ლაზური ნენა, [lazuri nena]; ლაზური ენა, [lazuri ena], aŭ ჭანური ენა, [č'anuri ena], ankaŭ [ĉanuri ena]; turke Lazca) estas la nacia lingvo de la lazoj ĉe la sudorienta bordo de la Nigra Maro. Oni kalkulas ke ĝin parolas 30 000 personoj en Turkio (provincoj Rize kaj Artvin) kaj ĉ. 2 000 en Kartvelio (Aĝario).
La laza lingvo estas unu el la kvar lingvoj de la kartvela lingvaro kaj apartenas al la zana lingvogrupo. Ĝi estas proksima al la mingrela kaj iom malpli, kun la kartvela. La lazoj kaj mingreloj loĝas dise pro politikaj kaj religiaj kialoj ekde pli ol 500 jaroj. Malgraŭ tio, iliaj lingvoj ankoraŭ estas kompreneblaj inter si. Verŝajne la laz-mingrela branĉo apartiĝis de la kartvela en la 1-a jarmilo a.K. Multaj lingvistoj defendas ke la laza kaj la mingrela estas variantoj de la zana lingvo.