pola kuracisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Leono (ruse: Lev[1], pole: Leon) ZAMENHOF, (ps. Lozo, Zetel, Elzet) (naskiĝis la 19-an de oktobro[jul.]/ 31-an de oktobro 1875[greg.] en Varsovio, mortis la 7-an de februaro 1934 en Varsovio) estis frato de Zamenhof, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Li estis unue rusa ŝtatano, post la unua mondmilito civitano de la restarigita Pollando.
Leon | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Lozo • LoZo • Elzet • Zetel |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1875 en Varsovio |
Morto | 7-a de februaro 1934 en Varsovio |
Tombo | Hebrea tombejo de Varsovio |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Varsovio (–1900) |
Familio | |
Patro | Marko Zamenhof |
Patrino | Rozalia Zamenhof |
Frat(in)oj | Ida Zamenhof, Fejgla Zamenhof, Mina Zamenhof, L. L. Zamenhof, Herŝ Zamenhof, Felikso Zamenhof, Henriko Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof kaj Aŭgusta Hermelin |
Edz(in)o | Leokadia Zamenhof (1909–) |
Infanoj | Irena Zamenhof, Wanda Dzbikowska |
Okupo | |
Okupo | laringologo |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 7014 |
En 1905 Leono Zamenhof estis sendita al Manĉurio servi dum la rusa-japana milito kiel kuracisto. En 1906 li revenis Varsovion kaj komencis regulan kuracistan praktikadon en hospitalo kaj private.
En 1909 li edziĝis al Leokadja Warszawska, kun kiu havis du filinojn.
Leon Zamenhof amplekse verkis fake, ekz. „Historio de medicino“ kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo).
Leon Zamenhof estis esperantisto de 1898. Li partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka Esperanto-movado kaj estis fondinto de la Esperanto-Societo „Konkordo“ en Varsovio. Dum kelka tempo li estis vicprezidanto de PES. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj korespondanto de ĝia Akademio pri la pola lingvo, krome ĉefkunlaborinto de la kultura periodaĵo Literatura Mondo. Red. de „Pola Esperantisto“ de 1908-1913. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: „Aspazio“ de Swietochowski [svjentoĥovski]; „Protesilas kaj Laodamia“ de Wyspianski; „Mia Liro“ (kolekto) kaj aliaj.
Ĵenja Amis verkis la teatraĵon nomatan 1910 por la 107-a UK en Montrealo en la jaro 2022.
Dum la verkado ŝi esploris en la arkivoj de EANA kaj trovis historian dokumenton en la ĵurnalo "The American Esperanto Journal". Temas pri la dua volumo de januaro, 1908, No 1 (13).
Temas pri kanto en valsa stilo; kaj tiu kanto estis la unua kiu estis eldonita en Ameriko. La Kanto estas nomata "Mi aŭdas vin" subtitolita "La unua kanto Esperanta eldonita en U. Ŝ.; muziko de Sro. Herbert Harris; Poemo de Dro. Leono Zamenhof. Facila por meza voĉo". Ĝi estis repremierita en la UK.
Mi aŭdas vin
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.