From Wikipedia, the free encyclopedia
Les Combarelles estas kaverno en Les Eyzies de Tayac, Dordogne, Francio, kiu estis loĝita de kromagnonaj personoj proksimume antaŭ 13-11,000 jaroj. Havante pli ol 600 prahistoriajn gravuraĵojn de bestoj kaj simboloj, la du galerioj en la kaverno estis gravegaj en la re-pritakso de la mensaj kaj teknikaj kapabloj de tiuj prahistoriaj homoj ĉirkaŭ komenco de la lasta jarcento. Formita de subtera rivero, la kaverno longas proksimume 300 m kun averaĝa larĝo de 1 m.
Les Combarelles | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 44° 56′ 37″ N, 1° 2′ 32″ O (mapo)44.9436111.042222 | ||||
Les Combarelles | |||||
Vikimedia Komunejo: Les Combarelles [+] | |||||
Longe utiligita kiel stalo fare de lokaj kamparanoj, kiuj regule trovis magdaleniajn artefaktojn en la kaverno, la kaverno kaj ĝia enhavo restis neesplorita de sciencistoj dum longa periodo. Ĝi estis oficiale malkovrita en septembro de 1901 por prahistoriistoj Denis Peyrony, Abbé Breuil kaj Louis Capitan, sed la enirejo de la kaverno kaj la dekstra galerio jam estis elfosita de Émile River inter 1891 kaj 1894. Abbé Breuil priskribis 291 desegnojn dividite je 105 apartaj aroj - la malkovron li mem nomis "enorma petardo en la mondo de prahistorio."
Radiokarbona datado de ostoj trovitaj en la kaverno indikas, ke la kaverno estis loĝita de homoj de Kro Magnon antaŭ 13.680-11.380 jaroj. Dum tiu periodo, tiuj personoj produktis centojn de desegnoj sur la sabla kavernaj muroj, postsignoj de tinkturo sugestas, ke la gravuritaj desegnoj estis originale kolorigitaj.
Sciencistoj identigis 600-800 desegnaĵojn de izolitaj bestoj kaj neidentigeblaj signoj (t.e. supren-montrante kojnoj) en la kaverno. Ĉevaloj aperas plej ofte en tiuj desegnoj - izolite, en aroj kaj kune kun aliaj bestoj - sed la boacoj estas famaj por ilia naturalisma apero - iuj el ili ŝajnas kvazaŭ trinkante akvon el la rivero fluanta tra la kaverno. Aliaj bestoj inkludas kavernajn ursojn, kavernajn leonojn kaj mamutojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.