Mamuto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mamuto
Remove ads

Mamuto (verŝajne laŭ la jakutamansa lingvo) estas genro de jam formortinta elefantedo, kiu vivis en la lasta glaciepoko grandnombre en Nord-Ameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko ĝis la 40. longitudo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
Mamuto rekonstruita

Ili evoluis el terciera elefantgrupo tra pluraj transiraj formoj, kiuj estis pli kaj pli alkutimiĝintaj al la malvarmo per grasdeponado:

  • Mammonteus primigenius (Lanhara mamuto) - frua plejstoceno
  • Mammonteus trogontherii (Stepa mamuto) - meza plejstoceno
  • Archidiskodon meridionalis (Suda elefanto) - malfrua plejstoceno
Thumb
Rekonstruo de mamuto en Parizo.

Ĝenerale oni pensas pri lanhara mamuto de Nord-Eŭropo, Nord-Azio, kiam oni diras mamuto. La plimulto de la mamuto estis senhara.

La lanhara mamuto estis unu el la plej gravaj ĉasindaĵoj de la homoj en la malfrua pleistoceno. Tion pruvas multaj grotopentraĵoj. La kaŭzo de malpereo de la mamutoj estas ankoraŭ necerta: aŭ la troa ĉasado aŭ la klimatoŝanĝo kaŭzis tion.

Estas interese, ke la latina genronomo Mammut enhavas ne la mamutojn, sed nur la malproksimajn parencojn, la mastodontojn, kiuj tiutempe vivis en Nord-Ameriko kaj evoluigis harojn en la malfrua glaciepoko.

Thumb
Mammouth

En la Azia parto de Rusio oni trovas ĉiam denove plenajn mamutkadavrojn, fermitajn en la glacion. Oni serĉas nigre-kaŝe la kadavrojn pro la valora eburo, sed la sciencistoj provas doni monon por la netuŝitaj mamutoj.

Oni provas trovi en la kadavroj plenan genomon (genetikan kodon), por revivigi la mamutojn. Tio ĝis hodiaŭ ne sukcesis, ĉar la mamuto havas tro ampleksan genetikan kodaron.

Remove ads

Proverbo

Ekzistas plura proverbo pri mamuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. 

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Kladogramo


Elephantimorpha

Mammutidae (Mastodontoj)


Elephantida

Gomphotheriidae


Elephantoidea

Stegodontidae


Elephantidae


Loxodonta (Afrika elefanto)



Palaeoloxodon





Elephas



Mammuthus (Mamutoj)








Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads