![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a0/Flag_of_the_Liberal_Democratic_Party_of_Russia.svg/langeo-640px-Flag_of_the_Liberal_Democratic_Party_of_Russia.svg.png&w=640&q=50)
Liberal-demokratia Partio de Rusio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La politika partio LDPR (ruse Политическая партия ЛДПР), antaŭe la Liberal-Demokratia Partio de Rusio (ruse Либерально-демократическая партия России - Liberal'no-demokratiĉeskaja partija Rossii) estas dekstre ekstremisma naciisma politika partio en la Rusia Federacio. En la socia sfero, la partio aliĝas al la ideoj de patriotismo kaj aŭtoritatismo[1], kaj en la ekonomia sfero - la teorio de miksa ekonomio[2].
Liberal-demokratia partio de Rusio | |
---|---|
Либерально-демократическая партия России | |
![]() | |
partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Leonid Sluckij |
Fondiĝo | 1989 |
Ideologio | dekstre ekstremisma naciismo |
Junulara organizaĵo | Junulara organizaĵo de LDPR |
Retejo | ldpr.ru |
La karisma kaj tre kritike pridiskutata politikisto Vladimir Ĵirinovskij gvidis la partion ekde ĝia fondo en 1989. Ĵirinovskij mortis en 2022. La nuna gvidanto de la partio estas Leonid Sluckij.
Kontraŭbatalante kaj la komunismo kaj la novliberalisman kapitalismon de la 1990-aj jaroj, la partio gajnis grandan sukceson en la parlamentaj baloto de 1993, ricevante plimulton de la voĉoj. En la baloto en 2007, la partio ricevis 8,14 % de la voĉoj, donante al ĝi 40 de la 450 parlamentaj seĝoj en la Ŝtata Dumao. En la baloto de 2011, ĝi pliigis sian procentaĵon al 11,4 %.
Malgraŭ la partia nomo, la partio estas ofte priskribita kiel "nek liberala nek demokratia." Politikaj sciencistoj priskribas la partion "fiske maldekstrisma kaj aŭtoritata". Ĝia ideologio estas bazita ĉefe sur la ideoj de Vladimir Ĵirinovskij pri "imperia rekonkero" (la "renovigitaj Rusa Imperio") kaj sur aŭtoritata vizio de "Granda Rusio".
Post la 25-a partia kongreso en decembro 2012 la partio de Rusio adoptis la novan plenan nomon "politika partio LDPR" (ruse Политическая партия ЛДПР). Tiel, "liberal-demokratia partio de Rusio" iĝis la historia nomo de la partio.