From Wikipedia, the free encyclopedia
La Liberigo de Francio estis la periodo, fine de la Dua Mondmilito, kun la progresiva rekonkero fare de la aliancanoj de la regionoj de la metropola Francio okupitaj ekde 1940 fare de la armeo de la nazia Germanio kaj de la faŝisma Italio.
Politike, tio tradukiĝis per la fino de la Okupacio de Francio, la fino de la reĝimo de Vichy kaj la starigo de la provizora registaro de la Franca Respubliko.
La 3-an de septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. La germana ofensivo en Francio komenciĝis printempe de 1940 kaj, la 22-an de junio 1940, la franca registaro subskribis la armisticon kun la nazia Germanio. Tiam komenciĝis periodo nomita okupo :
Tiam ekestis movadoj por enlanda rezistado kaj eksterlanda rezistado, plejmulte regataj de generalo de Gaulle de Londono. La celo de tiu rezistado estis liberigi Francion el germana okupo kun helpo de la aliancanoj (precipe la Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono), aŭ almenaŭ incitadi la trupojn de la nazia Germanio.
La liberigo de Francio komenciĝis per la alianca albordiĝo en la franca Norda Afriko.
La liberigo de Korsiko komenciĝis kun la liberigo de Ajaccio, unua liberigita franca urbo, la 9-an de septembro 1943 kaj finiĝis per la liberigo de Bastia, la 4-an de oktobro 1943, kiu estas la dato de la tuta liberigo de Korsiko, fare de korsikaj patriotoj helpe de italaj soldatoj.
La 6-an de junio 1944, la aliancaj trupoj (Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj Kanado) lanĉis amfibian ofensivon al la regiono de Caen, en Normandio. Tiu ampleksa operaco estas konata kiel Operaco Overlord kaj la dato kiel D-day (Tago T).
La 11-an de aŭgusto, la parizaj fervojistoj ekstrikis.
La pariza polico partoprenis en la insurekcia movado, kiu komenciĝis en la 19-a de aŭgusto kaj finiĝis per la liberigo de Parizo la 25-an de aŭgusto.
Fine de aŭgusto 1944, la germana armeo momente sukcesis regi la antaŭiron de la aliancanoj, dank'al defendaj pozicioj, sur la tuto de la okcidenta fronto.
Post la liberigo de Parizo, la konflikto daŭris. Belgio estis liberigita en aŭgusto-septembro, poste angla-usona trarompa provo en Nederlando (operaco Market Garden) malsukcesis.
La 7-an de majo 1945, en Reims, la germana generalo Jodl subskribis kontrakton pri senkondiĉa kapitulaco. La morgaŭon, la 8-a de majo, en Berlino marŝalo Keitel subskribis, siavice, la senkondiĉan kapitulacon de la Nazia Germanio, la Dua Mondmilito finiĝis en Eŭropo sed la milito daŭris en Pacifiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.