LibreOffice
libera kaj plurplatforma oficeja programaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
LibreOffice estas libera kaj malfermkoda oficeja programaro kreita de The Document Foundation. Ĝi disponeblas por Vindozo, Mac OS X kaj Linukso. Por Linukso kaj Mac OS X disponeblas versio por 64-bitaj komputiloj.
Rapidaj faktoj Aŭtoro, Lasta stabila versio ...
LibreOffice | |
---|---|
Ĉefa fenestro de Libreoffice | |
Aŭtoro | The Document Foundation |
Lasta stabila versio | 7.6.6, 24.2.2 |
Operaciumo | plursistema |
Programlingvo | C++ |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Programtipo | oficeja programaro |
Permesilo | GNU LGPL |
Retejo | https://eo.libreoffice.org/ |
Fermi
La celo estas krei sendependan aron da programaroj, kiu subtenas la formaton ODF.
La nomo estas unuiĝo de la franca kaj hispana vorto Libre, kiu signifas "Libera" kaj de la angla vorto Office ("Oficejo"). Ĝi devenas el forko de OpenOffice.org 3.2.1 okazinta la 28-an de septembro 2010 kiam la komunumo de OpenOffice.org decidis fondi fondaĵon aparte de Oracle kiu posedas la nomon OpenOffice.org. La unua stabila versio, la 3.3.0, estas eldonita la 25-an de januaro 2011.