Lidja Zamenhof
pola verkistino, tradukistino, esperantistino kaj Holokaŭsta viktimo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lidja [Lidia] Zamenhof, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio, tiam en la Rusa Imperio. Ŝi estis agema antaŭeniganto de Esperanto kaj ankaŭ de homaranismo, tipo de religia kaj etika mondcivitaneco formulita fare de ŝia patro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Lidja Zamenhof | |
---|---|
Pola esperantistino, plej juna filino de L. L. Zamenhof | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-a de januaro 1904 en Pollando |
Morto | aŭtune de 1942 en Treblinka |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Varsovio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | L. L. Zamenhof |
Patrino | Klara Zamenhof |
Frat(in)oj | Adamo Zamenhof • Zofia Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto • tradukisto • verkisto |
Fermi
Ĉirkaŭ 1925, ŝi estiĝis ano de la Bahaa movado. Fine de 1937, ŝi iris al Usono por instrui la Bahaan religion kaj ankaŭ Esperanton. En 1938, pro enmigradaj problemoj en Usono, ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝi daŭre instruis kaj ankaŭ tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn.
Jud-devena, ŝi estis murdita en la germana ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.