From Wikipedia, the free encyclopedia
Lilja Jurjevna Brik (ruse Лиля Юрьевна Брик), naskonome Kagan (ruse Каган) (naskiĝis la 30-an de oktobro 1891 en Moskvo, mortis la 4-an de aŭgusto 1978), kunulino de Vladimir Majakovskij, kiu dediĉis al ŝi plurajn poemojn, kaj fratino de Elsa Triolet, edziniĝis en 1912 kun Osip Brik, verkisto kiu malkovrigis al ŝi la mondon de arto kaj rusan avangardon.
Lilja Brik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Лили Уриевна Каган |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1891 en Moskvo |
Morto | 4-an de aŭgusto 1978 (86-jaraĝa) en Peredelkino, Sovetunio |
Mortokialo | Toksiĝo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Superaj porvirinaj kursoj (1908–) Moskva Arkitektura Instituto |
Familio | |
Frat(in)o | Elsa Triolet |
Edz(in)o | Vitaly Markovich Primakov (en) (1930–1937) Osip Brik (en) (1912–1925) Vasily Katanyan (en) |
Amkunulo | Vladimir Majakovskij |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro prozisto tradukisto verkisto skulptisto filmaktoro memuaristo |
Lilja aliĝis en 1905 al la Rusia revolucio.
Ŝi renkontis Vladimiron Majakovskij kiam li jam havis amaferon kun ŝia fratino Elsa Triolet. Ilia amafero daŭris ĝis 1924. Ŝi, ŝia edzo Osip Brik kaj Majakovskij formis ian triopon. Kun Sergej Tretjakov, ili fondis la gazeton LEF kiu estis influonta tutan generacion de verkistoj.
Post la memmortigo de Majakovskij en 1930, ŝi edziniĝis kun Vitalij Primakov, soveta oficiro ekzekutita en 1937. Ŝi fariĝis la kunulino de la verkisto Vasilij Katanjan kaj la paro pasigis plejparton de sia tempo disvastigante la verkon de Majakovskij. Ŝi mortigis sin en 1978, lasante neniun posteularon.
(france Lily Brik / Lili Brik)
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lili Brik en la franca Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.