komunumo en la departemento Haute-Vienne de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Limoĝo (franclingveLimoges [limoĵ'], okcitaneLimòtges [limoĝei]) estas urba komunumo de Francio kaj ĉefurbo de la departementoHaute-Vienne en la administra regionoNova Akvitanio kaj de la historia kultura regiono Limoĝio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 129 760loĝantoj. La urbo havas belan katedralon el la 13-a kaj 15-a jarcentoj, plurajn muzeojn, sed estas aparte fama pro sia tradicia industrio: la fabrikado de porcelanaĵoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismentoLimoĝo kaj estas ankoraŭ la centro de naŭ kantonoj.