Linnaea borealis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lineo-kloŝo[1], aniz-kloŝo[1] (Linnaea borealis) estas planta specio el la familio Kaprifoliacoj laŭ la klasika klasigo. La filogenetiko unue enmetis ĝin en la familio el Lineacoj, sed la lasta eldono (APG III) ree metas ĝin ĉe la Kaprifoliacoj. Tiu estas la sola specio en la genro Linnaea. La fama naturisto Karolo Lineo elektis tiun planton kiel simbolon.
Remove ads
Priskribo
Lineo-kloŝo estas herbeca kaj rampa planto kun tutjara foliaro. La floroj, helruĝaj, kloŝformaj, klinaj kaj odoraj, estas duope sur tigetoj de 15 ĝis 60 cm alte. Ĝi floriĝas somere.

Disvastiĝo
La lineo-kloŝo estas specio ĉirkaŭnorda. Ĝi estas tipa de la kanada tajgo (nordaj arbaroj), kie ĝi kreskas en vasteco, precipe en la strobilarboj. Ĝi estas sufiĉe komuna en Sameio kaj Suomio. Dum glaciepoko, ĝi plisudiĝis, kaj ankoraŭ ĝi ĉeestas en iuj montaroj el Eŭropo ekde tiu tempo. Tiu planto estas malofta kaj protektita en Francujo, nur kelkloke en la Alpoj.

Subspecioj
- Linnaea borealis subsp. americana (Forbes) Hultén ex Clausen
- Linnaea borealis subsp. borealis L.
- Linnaea borealis subsp. longiflora (Torr.) Hultén
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads