Listo de francaj banurboj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
De Bray-Dunes (belga landlimo) al Hendaye kaj de Cerbère al Menton (itala landlimo), la metropola marbordo trairas 923 komunumojn:
- 3 830 km laŭlonge de Manika Markolo kaj Atlantiko
- 1 703 km laŭlonge de Mediteraneo
Kvankam ili estas malmultaj kaj la publiko ne ofte distingas ilin, tamen necesas distingi klasitajn banurbojn, t.e. la komunumoj, kiuj havas titolon donitan de la ŝtato konsiderante iujn kriteriojn (akceptado, media pureco, ktp.) kaj faktajn banurbojn, t.e. plej multaj komunumoj de la franca marbordo, kiuj disponas je de ĉiam vizitata plaĝo.
La unuaj estas oficiale agnoskitaj kiel tiaj de oficialaj instancoj, de kiuj ili povas esperi pli altan monatribuon.
Tiu listo (ne kompleta) entenas la ĉefajn metropolajn kaj transmarajn banurbojn, klasitajn aŭ ne. La elektita partigmaniero estas tiu de « bordoj », turismaj nomoj kun poezia aspekto videblaj sur la sekvanta mapo: