Listo de romiaj akvo-baraĵoj kaj rezervejoj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu estas listo de romiaj akvo-baraĵoj kaj rezervejoj. La studo de la romia konstruado de akvobaraĵoj estis ricevinta malmulte fakulan atenton kun komparo al aliaj civilinĝenieraj aktivaĵoj,[1] eĉ kvankam ties kontribuoj en tiu kampo estis rangitaj kun ties sperto en konstruado de bone konataj Romiaj akveduktoj, pontoj, kaj ŝoseoj.[2]
Romia konstruado de akvobaraĵoj ekis en plej fruo de la imperia periodo.[3] Plejparte, ĝi koncentriĝis ĉe la duon-arida bordo de la imperio, nome ĉe la provincoj de Nordafriko, Proksima Oriento, kaj Hispanio.[4] La relativa abundo de hispaniaj akvobaraĵoj rilatas parte al pli intensiva agrikultura laboraro tie; ĉe Italio estas registritaj nur la Akvobaraĵoj de Subiako, kreitaj de la imperiestro Nerono (54–68 p.K.) por distraj celoj.[5] Tiuj akvobaraĵoj estas notindaj, tamen, pro sia eksterordinara alteco, kiu restis nesurpasita ajne en la mondo ĝis la fino de la Mezepoko.[3]