Loučná pod Klínovcem
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Loučná pod Klínovcem (antaŭe Loučná, germane Wiesenthal) estas urbo en Ĉeĥio en Regiono Ústí nad Labem en Ercmontaro, en administra rondo Kadaň. Ĝi etendiĝas norde de monto Klínovec sur deklivo laŭlonge laŭ rivereto Polava, kiu kreas ŝtatlimon kun Germanio. Ekde la jaro 1995 estis en la municipo limpasejo por piedirantoj en najbaran Oberwiesenthal. Temas pri la plej okcidenta urbo de Regiono Ústí nad Labem. Konsisto de la urbo estas krom la propra Loučná (antaŭe Český Wiesenthal, germane Böhmisch Wiesenthal) ankaŭ vilaĝo Háj.
Loučná pod Klínovcem | ||
germane Wiesenthal | ||
urbo | ||
Loučná pod Klínovcem, ŝoseo el Měděnec | ||
|
||
Oficiala nomo: Loučná pod Klínovcem | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | |
Distrikto | Distrikto Chomutov | |
Administra municipo | Vejprty | |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | |
Montaro | Ercmontaro | |
Najbaras kun | Oberwiesenthal Germanio | |
Rivero | Polava | |
Situo | Loučná pod Klínovcem | |
- alteco | 865 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 25′ 07″ N 12° 58′ 54″ O (mapo) | |
Areo | 20,89 km² (2 089 ha) | |
Loĝantaro | 198 (2024) | |
Denseco | 9,48 loĝ./km² | |
Monto | Klínovec | |
Unua skribmencio | 1431 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 431 91 | |
NUTS 3 | CZ042 | |
NUTS 4 | CZ0422 | |
NUTS 5 | CZ0422 546518 | |
Katastraj teritorioj | 2 | |
Partoj de urbo | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 2 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Loučná pod Klínovcem | ||
Retpaĝo: www.loucna.eu | ||
Portalo pri Ĉeĥio | ||
Sudoriente de la urbo troviĝas naturrezervejo Montara herbejo ĉe Háj.
Vivas ĉi tie 198 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jáchymov, Krásný Les, Stráž nad Ohří, Kovářská, Vejprty, Perštejn kaj Oberwiesenthal.