Loĝio (framasona)
organiza unuo de framasonismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Loĝio estas la nomo de baza framasona organizo. La termino estas uzata kaj por la konstruaĵo kie framasonoj renkontiĝas (domo de loĝio en kelkaj lingvoj) kaj por la membraro (Frataro).
"Loĝio" estas ankaŭ uzita por la nomoj de administraj organizaĵoj aŭ Loĝiaroj tiaj, kiaj ekz. Unuinĝinta Granda Loĝio de Anglio , Granda Loĝio de Japanio aŭ Granda Loĝio de Peruo , ktp.