lando en la sudo parto de la insulo Britio; parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Anglio aŭ Anglujo[1] (angle: England) estas la plej granda parto de Britio. La areo de Anglio estas 130,359 km², kaj ĝia loĝantaro estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).
Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa subŝtato de Britio. Por historia lando rigardu la paĝon Reĝlando Anglio. |
Anglio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝlando | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Anglio | ||||
Ĉefurbo | Londono | ||||
- koordinatoj | 53° N, 1° U (mapo)53-1 | ||||
Plej alta punkto | Scafell Pike [+] | ||||
Plej malalta punkto | The Fens [+] | ||||
- malalteco | 4 m sub la marnivelo [+] | ||||
Akvokolektejo | 130 278 km² (13 027 800 ha) [+] | ||||
Areo | 130 278 km² (13 027 800 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 53 012 456 [+] (2011) | ||||
Denseco | 406,92 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Ĉefministro | Keir Starmer (ekde 5-a de julio 2024) |
||||
Horzono | GMT, Eŭropo/Londono, Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
Anglio | |||||
Vikimedia Komunejo: England [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Anglio situas en la sud-orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartigas Anglion de Skotlando. Okcidente estas Kimrio. La Manika Markolo kaj la Norda Maro apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da markolo inter Dovro kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.
Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Marfluo.
La nomo Anglio devenas de la engloj, ĝermana tribo loĝanta en la tiama regiono "Englujo" (germane: Angeln, dane: Angel), nordorienta parto de la hodiaŭa germana federacia lando Ŝlesvig-Holstinio, inter Flensburgo kaj Ŝlesvigo. Granda parto de la engloj elmigris al Britio ekde la jaro 200 kaj ekloĝis en East Anglia.
Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu ĝis la fino de januaro 2020 apartenis al la Eŭropa Unio, sed tiam foriris el la unio post tre kontroversa procezo nomata Briteliro[2]. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.
La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.