Lumbinio estas unu el multaj pilgrimejoj, kiuj ekaperis en lokoj rilataj al kernaj okazaĵoj en la vivo de la budho Gotamo kaj iĝis monda heredaĵo de UNESKO en 1997.[1][2]
En Lumbinio troviĝas kelkaj temploj, inkluzive la templo Majadevio. Ankaŭ troviĝas tie muzeo, la Internacia Esplorinstituto de Lumbinio, kaj Puskarinio —la sankta lageto—, kie Majadevio faris sian ritualan sintrempadon antaŭ naski la budhon Gotamon kaj kie li havis sian unuan banon.