kratero sur Luno la satelito de Tero From Wikipedia, the free encyclopedia
Luna kratero estas ronda, plej ofte malprofunda baseno, ĉirkaŭita de plialtigita ringo („kraterrando“). Kontraŭe al vulkanaj krateroj preskaŭ ĉiuj lunaj krateroj estiĝis per alfrapo de meteorito.
La vorto kratero estis unue elektita de Galileo, en la greka kaj latina ĝi signifas „kaliko, taso“. Galileo konstruis sian unuan teleskopon aŭtune 1609, kaj li observis la lunon unuafoje la 30-an de novembro 1609. Li malkovris, ke - kontraŭe al ĝenerala opinio - la luno ne estas perfekta sfero, sed ke ĝi havas kaj montojn kaj tasosimilajn basenojn, la lastajn li nomis kraterojn.
La scienca disputo pri la origino de la krateroj daŭris jarcentojn: ĉu vulkaneksplodoj, ĉu meteoritalfrapoj, ĉu glaciepoka fenomeno?
Per kosmomisioj al la luno, aparte per la Projekto Apollo kolektiĝis la scioj, ke fakte temas pri meteoritalfrapoj, respektive por la grandaj krateroj pri asteroidalfrapoj.
Ĉar ne ekzistas likva akvo sur la luno, nek atmosfero, erozio sur la luno estas tre malmulta. Do lunaj krateroj en aĝo de pli ol 2 miliardoj jaroj troviĝas . La aĝon de la grandaj krateroj oni povas determini per la multaj malgrandaj krateroj, de postaj meteoritalfrapoj.
Lunaj krateroj skaliĝas inter mikroskopa grandeco (trovitaj en la rokpecoj reportitaj al la tero) ĝis diametro de pli ol 500 km (ekz-e: Birkhoff - 345 km, Hertzsprung - 501 km, Korolev - 437 km). — Kompare, la lunaj „maroj“ (fakesprimo: „maria“ laŭ la latina mare (sing.), maria (pl., akcentu: MAria) estiĝis per gigantaj alfrapoj en la fruega tempo de la luno, kiam ĝi ankoraŭ estis preskaŭ fluida, kaj la truoj pleniĝis per fluanta lafo.
Lunaj krateroj tipe montras jenajn strukturojn:
La ruĝa punkto indikas la situon de la koncerna kratero (ĉiuj en la „antaŭa“[1] flanko de la luno).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.