Lustgarten (Berlino)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lustgarten estas parko sur la Museumsinsel en la urbodistrikto Mitte de Berlino, kiu apartenis al la urba kastelo de Berlino.
Lustgarten | ||
---|---|---|
La Lustgarten kun la granita pelvo, maldekstre la Palast der Republik, dekstre la konstruaĵo de la ŝtata konsilio (Staatsrat) de GDR | ||
placo, parko [+] | ||
Lando | Germanio | |
Regiono | Berlino | |
Koordinatoj | 52° 31′ 7″ N, 13° 23′ 59″ O (mapo)52.51861111111113.399722222222 [+] | |
Areo | 0,02 km² (2 ha) | |
Kreo | 1658 | |
Rearanĝo | 1831, 1871, 1905, 1936, 1998 | |
Historia nomo (1951-1990) | Marx-Engels-Platz | |
![]() |
||
Lustgarten | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5b/Lustgarten%2C_1913.jpg/640px-Lustgarten%2C_1913.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/Lustgartenvdom.jpg/640px-Lustgartenvdom.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/Johann_Erdmann_Hummel_Granitschale_im_Berliner_Lustgarten_1831.jpg/640px-Johann_Erdmann_Hummel_Granitschale_im_Berliner_Lustgarten_1831.jpg)
La norda parto de la insulo en la rivero Spree estis marĉa grundo. En la suda parto de la insulo ekestis en la 13-a jarcento la urbo Cölln kaj poste estis konstruita norde la kastelo de la nobeluloj de Brandenburgio. Verŝajne la tereno tiam estis uzata kiel ĝardeno.
Ekde 1573 ĝi estis uzata kiel ĝardeno por fruktoarbaroj kaj herboj, kiuj estis bezonataj en la kastela kuirejo. En 1649 oni kreskigis la unuan fojon terpomojn kaj konstruis specialan ejon por tomatoj.
Komence de la 19-a jarcentroj la Lustgarten iĝis la ejo por diversaj muzeoj kaj fine de la 19-a jarcento oni forigis la malgrandan preĝejon kaj anstaŭigis ĝin per la nuna Berliner Dom
La larĝa placo ofte estis uzata por amaskunvenoj.