From Wikipedia, the free encyclopedia
La M/S Selandia estis ŝipo konstruita en 1911 de Burmeister & Wain por la Østasiatisk Kompagni (orient-azia kompanio). Ĝi estis pasaĝera-karga ŝipo kaj la unua ocean-taŭga ŝipo pelata de dizela motoro.
Ĝia nomo estas la latina nomo de la dana insulo Sjælland. Male al vaporŝipoj ĝi ne havis apartan fumtubon, sed uzis la antaŭan maston por forigi la rubgason. Du pliaj ŝipoj estis konstruitaj laŭ la sama plano.
La 26-an de januaro 1943 la ŝipo surgrundiĝis ĉe Jokohamo; kvar tagojn poste ĝi disrompiĝis kaj dronis. Post ĝi tri aliaj ŝipoj portis la saman nomon; la lasta ankoraŭ servas al la kompanio.
Ekzistas memoriga monero de 20 danaj kronoj, kiu montras la ŝipon M/S Selandia. La Dana Nacia Banko (kiu malpermesas uzi la bildojn de siaj moneroj) ofertas bildon de la monero en sia retejo (vidu malsupre).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.