Jokohamo

urbo en la gubernio Kanagaŭa‎ de Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Jokohamo
Remove ads

Jokohamo[1][2][3] (japane 横浜 (よこはま) [jo̞ko̞ha̠ma̠] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas Granda Urbo kun Esceptoj de Japanio, kiu situas en orienta parto de la gubernio Kanagavo[4] kaj estas ĝia gubernia urbo. Nuntempe Jokohamo havas plej multajn loĝantojn en Japanujo escepte de Tokiaj specialaj kvartaloj. La urbo estas parto de Pacifika Megalopolo.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jokohama (urbeto).
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Administrado ...
Thumb
Ŝipoj en marhaveno de Jokohamo (1861)
Thumb
Alveno de Matthew Perry
Remove ads

Historio

En epoko de Edo, tranoktejoj de Tokaido: Kannagaŭa, Hodogaja, Tocuka ktp troviĝis tie. "Vilaĝo Jokohama" (ĉirkaŭ nuna Naka-kvartalo) estis malgranda fiŝada vilaĝo en epoko de Edo kiam Japanio fermis sin.

La 10-an de februaro 1854 (laŭ gregoria kalendaro la 8-an de marto) Usona komandanto Matthew Perry alvenis sude de Jokohamo kun 11 batalŝipoj, kaj postulis al Japanujo malfermi kelkajn havenojn por komercado.

Je 19-a de junio 5-a jaro de Ansei, t.e. 29-a de julio 1858, ekvalidis Traktato pri Amikeco kaj Komerco inter Japanujo kaj Usono. Ĝi aldifinis Kanagaŭa malfermhaveno, sed reĝimo de Edo malfermis Jokohama-vilaĝon kiel "Kanagaŭa situanta en Jokohamo" anstataŭ Kanagaŭa por malproksimigi fremdulojn al ĉefvojo Tokajdo. Jokohama Haveno prosperis kaj oni nomis ĝin "横浜" [Jokohama]. En 1889, "Urbo Jokohama" (横浜市) fondiĝis.

Remove ads

Kvartaloj (ku)

Thumb
silueto de la kvartalo Jokohama Minato-Miraj 21
Thumb
historia mapo de Tokia Golfo
Thumb
Ŝipa Muzeo "Hikawa Maru"

Jokohamo konsistas el 18 kvartaloj (japane  () [ku]).

Gravaj Ejoj:

  1. Curumi: Yokohama Bay-Bridge, Curumi Cubasa Ponto, Namamugi(Namamugi-Incidento okazis)
  2. Kanagaŭa
  3. Niŝi-ku: Stacio Jokohama, Jokohama Minato-Miraj 21, Yokohama Landmark Tower, Queen's Square Yokohama, Jokohama Muzeo de Arto
  4. Naka-ku: Parko Jamaŝita, Jokohama Stadiono
  5. Minami-ku
  6. Hodogaja
  7. Isogo
  8. Kanazaŭa: Jokohama-Hakkejĝima Seaparadise, Templo de Ŝomjo, Yokohama Bayside Marina
  9. Kohoku: Jokohama Areno, Jokohama Internacia Stadiono, Muzeo de Rameno
  10. Tocuka
  11. Konan
  12. Asahi: Jokohama Zoologia Ĝardeno Zoorasia
  13. Midori-ku
  14. Seja
  15. Sakae
  16. Izumi
  17. Aoba
  18. Cuzuki
Remove ads

Fervojoj

Ĝemelaj urboj

Remove ads

Naskiĝintoj

  • Akasegaŭa Genpej
  • Antonio Inoki
  • Asano Tadanobu
  • Degaŭa Tecuro
  • Fukuda Masahiro
  • Hara Secuko
  • Hara Juko
  • Hacui Kotoe
  • Higaŝijama Kaji
  • Kandori Ŝinobu
  • Katori Ŝingo
  • Kacura Utamaru
  • Kida Juniĉiro
  • Majuzumi Toŝiro
  • Misora Hibari
  • Moĉizuki Miĉija
  • Moĉizuki Minetaro
  • Nakamura Ŝunsuke
  • Oda Kazumasa
  • Ogino Anna
  • Okakura Tenŝin
  • Okakura Joŝizaburo
  • Osanai Mieko
  • Osaragi Ĝiro
  • Osugi
  • Piiko
  • SANO Asao
  • Sajto Juki
  • Ŝimao Toŝio
  • SONO Mari
  • Terao Akira
  • Ŭakui Emi
  • Jaguĉi Mari
  • Jahagi Toŝihiko
Remove ads

Himno

  • Jokohama Urba Himno

Sporto

Esperanto

Esperanto-movado

En junio 1906, fondita estis Japana Esperantista Asocio (JEA), kaj en tiujara novembro, ties filio en Jokohamo estis fondita. En majo 1919, la 6a Japana Kongreso de Esperanto okazis en Jokohamo. En decembro 1919, JEA perdis forton kaj Japana Esperanto-Instituto (JEI) prenis povon en la japana movado, kaj la filio estis de 1920, tiu de JEI.

Okazis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en 2007. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperanto-muzeo

En 2021 estis fondita Esperanto-muzeo en antaŭurbo de Jokohamo kiu troviĝas malpli ol unu horon trajne de la urbocentro de Tokio. La plej proksima stacidomo estas Idogaya, kaj la muzeo estas 7-8 minutojn piede de tie[5].

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads