„ Ĉi tiu nova volumo de STAFETO konsistaj el kvar malsamaj noveloj: Maŝinmondo; Supermilaj noktoj; Dokumentoj pri la historio de la kompofono, kaj Vincenzo. La epilogo — skizo pri la vivo kaj verkado de la aŭtoro, kaj gloro vestas ĉi tiun —en ĉiuj rilatoj— eksterordinaran libron; la foto de nia literatoro, kiel en intaj Beletraj Kajeroj, ornamas la postkovrilon.
En «Maŝinmondo», kapromano duone satira, duone scienco-fikcia, sed en ĉiuj
rilatoj brila kaj interesega, la aŭtoro priskribas, laŭ majstra maniero, mondon en kiu maŝinoj (halucinaj plupensmaŝinoj, juĝmaŝinoj, riparmaŝinoj, kontroljuĝmaŝino, ktp) laboras, planas, produktas, esploras, anstataŭ la homoj, kvankam sub ilia regado, ĝis kiam oni finplanas kaj fabrikas «gvidmaŝinon» kies nura direktivo estas «funkcii» plej utile por la intereso de "la popolo", tio estas: elpensi kaj realigi ĉion eblan por la komuna bono kaj eltrovi la plej utilan vojon al ĉiuj aferoj cele al la plenumo de tiu devizo. Ĉi tie, la romano, per la preskaŭ magia lerteco de la aŭtoro akiras neoftan gravon kaj profundecon ĉar la verkisto per la ora fadeno de kvazaŭ profeteca fantazio, ligita al rigora, scienca (kvankam parta, kompreneble) rezonado, tredas sinsekvan kaj logikan okazintaĵaron kiu kondukas la maŝinojn al la pereigo de la homaro (Hirtigas nian hararon la konkluda sentenco de la gvidmaŝino: La homo kiel la plej granda malhelpo de la utila kaj perfekta vivo, jam malestingiĝis". Laŭlonge de la rakonto, pli-malpli kaŝe, pli malpli moke (sed ja tre serioze en la fundo) la aŭtoro skurĝas
senkompate (kelkfoje ŝajnigante la kontraŭon) multajn sociajn kaj moralajn tabuojn. Tre interesaj estas liaj ideoj pri moralo, socia konduto, scienco, materio, mondo ktp .; sed bedaŭrinde, kiam li pludisvolvas la ĉefideojn preferas petoli, troigi, primoki, unuvorte: satiri, anstataŭ iri korekte kaj serioze ĝis la provizore lastajn sekvojn. Tamen, la karaktero de la libro postulas la de la aŭtoro elektitan alternativon. Sub masko de satiro ĉi tiu romano metas en la menson de la kulturita leganto demandojn kaj problemojn pri kiuj li eble ne vere konsciis ĝis nun. Sekso, vivceloj, konduto, scienca elvolviĝo, ultrasubstanca mondo, kc. estas konceptoj analizendaj de ĉies legantoj vere interesiĝanta) pri la problemoj de la homo kaj de nia epoko.
En la enkonduko de William Auld, mi trovis tri vortojn kiuj unuavide povus aspekti obskuraj por multaj legantoj: seoj, sedoj kaj tamenoj. Ĉu ne estus pli klare — kvankam ne tiel bele— skribi ilin: se-oj, sed-oj kaj tamen-o j?
Post «Maŝinmondo», Supermilaj Noktoj, fajna brodaĵo el orienta fantazio kaj esprima lerteco mergas nin — per Mildua, —tria kaj —kvara noktoj— en la legendan, por ĉiam malaperintan ĉarmon, de la orientaj noktoj. Laŭ imagopovo, delikate senbrida fantazio kaj interesokaptaj ecoj, ili povus esti honorplene aldonitaj al tiuj kiuj laŭlonge de ĉiuj tempoj amuzis kaj mirigis ĉiun kleran personon.
«Dokumentoj pri la historio de la Kompofono», kiun la aŭtoro verkis kelkaj jaroj antaŭ ol komencis la unuaj eksperimentoj por konstrui komponmaŝinon, estas plua atesto pri la krea fantazio de la aŭtoro kaj montras la intiman rilaton kiu ekzistas inter muziko kaj matematiko. Tiun verkon sekvas la ramano Vincenzo, verkita hungare de Szathmári kaj tradukita esperantan de Dro. Kalocsaj. Al la alloga pritrakto de la temo, kiu elsorbas ĝis tralego la atenton de la leganto, kuniĝas la psikologia valoro —vera epokstudaĵo— de ĉi tiu rakonto kiu temas pri la vivo de la itala sciencisto Galileo Galilei kaj ties proceso pro lia aserto pri la rondiro de la tero ĉirkaŭ la suno.
Manko da tempo kaj spaco ne permesas al mi progresi en pluanalizon nek pli profundan komenton de ĉi tiu eksterordinara novela kvaropo, kiu laŭ kvalito kaj literatura valoro superas la plej grandan parton el la nacilingvaj literaturaĵoj kiuj konstelacias en la plej kreditigitaj landaj librovendejoj. ” |