Malgrandazia pino
Pinospecio el la orienta parto de la Mediteranea Regiono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La malgrandazia pino (Pinus brutia), estas pinospecio, indiĝena en la orienta Mediteranea regiono. La plejparto de ĝia arealo situas en Turkujo, sed ĝi ankaŭ etendiĝas al la Orientaj Egea-Maraj Insuloj de Grekujo, Krimeo, Irano, Kartvelujo, Azerbajĝano, norda Irako, okcidenta Sirio, Libano, kaj Kipro [1]. Ĝi ĝenerale troviĝas ĉe malaltaj altitudoj, plejparte de marnivelo ĝis 600 m, ĝis 1 200 m en la sudo de ĝia arealo. Tiu pino unue estis priskribita en Kalabrio, antikve nomita Brutium, tial la scienca nomo. Tamen en tiu ĉi regiono, la specio ne estas indiĝena sed enmetita.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Malgrandazia pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malgrandazia-pinaj foliaro kaj strobiloj | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus brutia Tenore | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo (ruĝe) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi