Malpeza Metroo de Madrido
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malpeza Metroo de Madrido (hispane Metro Ligero de Madrid) estas tramo uzata por la transportado de pasaĝeroj en urbaj zonoj. La koncepto estas simila al moderna tramo, kaj unu el ĝiaj karakterizaĵoj estas la veturado tra propraj reloj, apartaj vojoj, kaj propra signalado, kvankam minimuma. La vagonoj estas aŭtonomaj puŝataj per elektro, tiamaniere la tramo denove traveturas Madridon post 35 jaroj.
Rapidaj faktoj tramtransporto, Ĝeneralaj informoj ...
Malpeza Metroo de Madrido | |
---|---|
Malpeza metroo en Estación de Aravaca | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Madrida Regiono, Hispanio |
Transportsistema speco | Tramo |
Komenco de trafiko | 24-a de majo 2007 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 27,8 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de stacioj | 38 |
Aliaj informoj | |
Jara trafiko | 14,7 milionoj (2014) |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | 31 Metros Ligeros de Madrid 32 33 Metro Ligero Oeste |
Fermi
La voja larĝo en la malpeza metroo estas 1 435 milimetroj (internacia larĝo). la linioj de la malpeza metroo, apartenantaj al la Metroo de Madrido, veturas dekstre.
Ĝia konstruado komenciĝis en decembro 2004. Entute 27,8 km longa el kiuj parto traveturas Pozuelon kaj la distrikton Hortaleza. Ĝi havas kvar funkciantajn liniojn:
- 31 ML-1 Pinar de Chamartín–Las Tablas: 5,4 km kaj 9 stacioj, el kiuj 5 estas subteraj.
- 32 ML-2 Colonia Jardín–Estación de Aravaca: 8,7 km kaj 13 stacioj, el kiuj 3 estas subteraj.
- 33 ML-3 Colonia Jardín–Puerta de Boadilla: 13,7 km kaj 16 stacioj, unu el ili estas subtera - kaj estas kundividita kun ML-2.
- 34 ML-4 Tramo de Parla: 8,3 km kaj 15 stacioj.