Malriĉeco
Stato de relativa materiala malabundeco, manko de aĵoj, kiuj difinas vivkvaliton / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malriĉeco estas la stato de manko de sufiĉaj materialaj posedoj aŭ enspezo por la bazaj bezonoj de persono;[1] manko de aĵoj, kiuj difinas vivkvaliton, inkluzive de manĝaĵoj, vestaĵoj, ŝirmejo,[2] kaj sekura trinkebla akvo, sed ankaŭ netuŝeblaĵoj, kiel la oportuneco lerni kaj ĝui la respekton de samcivitanoj. Iuj el tiuj povas inkluzivi sociajn, ekonomiajn, kaj politikajn elementojn.[3] Daŭraj debatoj pri kaŭzoj, efikoj, kaj malriĉec-mezurmetodoj rekte influas la planon kaj aplikon de malriĉec-reduktaj politikaj programoj, kaj tial gravas al internacia evoluigo kaj publika administracio. Fakte tiuj niveloj varias de lando al lando kaj de unu socio al alia.[4]
Kvankam oni ĝenerale konsideras malriĉecon nedezirinda pro la mizero kaj suferado, kiujn ĝi povas kaŭzi, en iuj spiritaj kuntekstoj, iuj konsideras "volontan malriĉecon" (modera vivstilo), kiu temas pri la forlaso da materiaĵoj, kiel solidecon. Malriĉeco ekzistas ĉie kaj ĉiam, kaj povas efiki kaj individuojn kaj grupojn, kaj tute ne estas limigita al lando aŭ la tria mondo. Malriĉeco en evolugintaj landoj manifestiĝas per aro da socialaj problemoj, inkluzive de senhejmeco, kaj la daŭro de getaj domaroj.
Je 2019, plej homoj sur la planedo vivas en malriĉeco: (laŭ komparo pri aĉeteblo en usonaj dolaroj) 85% vivas je malpli ol 30 dolaroj tage, du trionoj vivas je malpli ol 10 tage, kaj 10% vivas je malpli ol 1.90 tage (ekstrema malriĉeco).[5]
Multaj registaroj kaj ne-registaraj organizaĵoj klopodas redukti malriĉecon havigante bazajn bezonojn por personoj kiuj estas nekapablaj atingi sufiĉan enspezon. Tiuj klopodoj povas esti malhelpitaj per limigoj al la kapablo de la registaro por disponigi tiujn servojn kiel povas esti korupto, imposto-evitado, ŝtata ŝuldo kaj prunto-kondiĉoj kaj pro timo de cerbofuĝo, kiu povas damaĝi kaj la sansistemon kaj la eduksistemon per manko de trejnitaj kaj lokaj profesiuloj. Strategioj por pliigi la enspezojn por fari la bazajn bezonojn pli atingeblaj tipe estas bonfaro, ekonomia libero kaj havigo de financaj servoj.[6] Dume, la plej malriĉaj civitanoj de mezriĉaj landoj dumlonge malsukcesis ricevi taŭgan parton de la pliiĝanta riĉeco de siaj landoj.[7]