Mandragola
apartigilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mandragola (La Mandragoro) estas teatraĵo verkita en 1518 kaj unuafoje publikigita en 1524, fare de italo Niccolò Machiavelli.
Ĝi rakontas pri la florenca junulo Kalimako, kiu pro veto, ekkonas kaj furioze deziras edzinon, kiu ne sukcesas naski infanon al la edzo. Por delogi ŝin per la helpo de juna trompemulo, de senskrupula monaĥo kaj la patrino de la pruda edzino, li pretendas esti kuracisto kaj preskribas mandragoron, laŭdire afrodiziiga planto.
La Mandragoro estas konsiderata mejloŝtono de la okcidenta teatro. Machiavelli ellaboras tekston, en kiu la amkonkero estas preteksto por disvolvi praktikan kaj sukan traktaton pri politika strategio, la arto logi, manipuli, konvinki kaj fine atingi celon.
En Esperanton ĝi estis tradukita de Kiril Draĵev kaj surscenigita en 1971 de BET (Bulgara Esperanto-Teatro), laŭ reĝisorado de Krestju Mirski).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Teatro. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |