From Wikipedia, the free encyclopedia
Mansfield Park estas brita romantisma komedi-drama filmo de 1999 bazita sur la samnoma romano de Jane Austen de 1814 nome Mansfield Park, verkita kaj reĝisorita de Patricia Rozema. La filmo devojiĝas el la originala romano en kelkaj aferoj. Por ekzemplo, la vivo de Jane Austen mem estas aligita al la filmo, same kiel aferoj pri sklaveco kaj vivo en plantejoj. La majoritato de la filmo estis filmita en la palaco Kirby Hall en Northamptonshire. La filmo, same kiel la romano, rakontas la historion de Fanny Price, starte kiam ŝia troŝarĝita familio sendas ŝin estanta dek-jaraĝa vivi en la hejmo de siaj riĉaj geonkloj kaj sekvante ŝian disvolviĝon en la komenca matureco. Kiel ĉe aliaj romanoj de Austen, diversaj aferoj de ŝia propra vivo estis uzitaj kiel pilieroj de la intrigo, inter kiuj malfacila ekonomia kaj socia situacio de mezklasa familio kun tro multaj gefiloj (speciale filinoj), dependo de tiaj familioj de specifaj roluloj de pli alta klaso (speciale onkl(in)oj), gravo de la ekleziaj postenoj kiel utilaj supreniriloj, gravo de la baloj kiel socia ceremonio ktp.
Mansfield Park | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mansfield Park |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 27 aŭg. 1999, 20 jul. 2000 |
Ĝenro | amafera filmo, komedia dramo, filma dramo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Michael Coulter |
Reĝisoro(j) | Patricia Rozema |
Produktisto(j) | Miramax |
Scenaro | Patricia Rozema |
Filmita en | Pinewood Studios |
Muziko de | Lesley Barber |
Rolantoj | Frances O'Connor • James Purefoy • Jonny Lee Miller • Embeth Davidtz • Alessandro Nivola • Harold Pinter • Amelia Warner • Anna Popplewell • Hannah Taylor-Gordon • Hilton McRae • Hugh Bonneville • Justine Waddell • Lindsay Duncan • Sheila Gish • Sophia Myles • Victoria Hamilton • Charles Edwards • Joseph Morgan • Elizabeth Eaton • Philip Sarson |
Produktinta firmao | HAL Films |
IMDb | |
Mansfield Park ricevis ĝenerale favorajn rezencojn el kritikistoj. La kinkritika retejo Rotten Tomatoes indikas, ke 77% de la kritikistoj donis al la filmo pozitivan rezencon bazite sur 69 rezencoj, kun averaĝo de 6.9/10.[1] Metacritic atribuas rangigon el 100 bazite sur rezencoj el kritikistoj, en kiu la filmo atingas 71 bazite sur 31 rezencoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.