Marc Vanden Bempt
Belga esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Marc VANDEN BEMPT (naskita la 15-an de majo 1956) estas flandra esperantisto. Jam en junaĝo li aktivis en la Esperanto-movado, ekz. kiel ĉeforganizinto de la IJK 1982 en Loveno, por kiu li poste kompilis ankaŭ memorlibron.
Marc Vanden Bempt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1956 (1956-05-15) (67-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda • hungara • litova |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estas matematikisto kaj informadikisto kaj laboris kiel analizisto kaj financa esploristo. Li konatiĝis ĉefe kiel aŭtoro de diversaj Esperanto-libroj kaj -broŝuroj, i.a. de la Asekura terminaro seslingva.
Li estas kunlaboranto de Monato, delegito de UEA kaj fakdelegito pri asekuro. Li loĝas apud Loveno en Winksele kaj estas aktiva membro de la loka Esperanto-klubo Esperanto 3000, nome de kiu li organizis en 2008, 2009, 2011 kaj 2013 la Lingvofestivalon Leuven (en la paraj jaroj de 1978 ĝis 2014 okazis festo pro la Semajno de Internacia Amikeco). Ekde 2016 li kunorganizas postsekvanton de la Lingvofestivalo sub la nomo HungaroMania.
Marc Vanden Bempt administras propran Esperanto-bibliotekon kun pli ol 20.000 eroj, kiun li en 2021 transdonis al la Internacia Esperanto-Arkivo