Marca (sportĵurnalo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marca [mArka], signife marko aŭ rekordo, estas hispana ĵurnalo pri sporta informo, kun mezaveraĝa eldonkvanto de 413.252 ĉiutagaj ekzempleroj kaj averaĝa disvastigo de 287.641 ekzempleroj (OJD).[1]Estas la ĵurnalo kontraŭ pago pli legita en Hispanio kun 2.749.000 ĉiutagaj sekvantoj, laŭ la EGM.[2] Kvankam laŭdire temas pri tutsporta informo, praktike plej granda parto de informo kaj allogo al legantoj temas pri futbalo.
Marca | ||
---|---|---|
gazeto • retejo | ||
Komenco | 21-a de septembro 1938 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
Fondinto(j) | Manuel Fernández-Cuesta Merelo vd | |
Posedata de | Unidad Editorial vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Tiu ĵurnalo donas regule diversajn premiojn al elstaraj sportistoj, teamoj, profesiuloj ktp.
Marca elsendas ankaŭ diverse per diversaj kanaloj, kiaj Interreto kaj propraj radio, televidkanalo, sociaj retejoj Twitter kaj Facebook kaj propraj gazetoj pri specifaj sportoj aŭ temoj.
Marca suferas kritikon, ke ĝi misinformas por akiri povon en la sporta medio kaj influi sur alies decidojn.