From Wikipedia, the free encyclopedia
Mari estas la ĉefa diino de la eŭska mitaro. Ankaŭ estas nomata Anbotoko Mari (Mari de Anboto), Anbotoko Dama (la damo de Anboto) kaj Murumendiko Dama (la damo de Murumendi).
Ŝi loĝas en kelkaj eŭskaj montoj (Txindoki, Murumendi...), sed ŝia plej grava loĝejo estas kaverno de Amboto nomata "Mariren Koba" (la kavo de Mari).
Mari, la simbolo de Ama Lur (Patrino Tero), estas reĝino de la estaĵaro kaj ties entoj. Plejofte estas imagata kun korpo kaj vizaĝo de virino, elegante vestita (plejofte ruĝe), aperante ankaŭ kiel virino de fajro aŭ arbo. Sugaar estas ŝia edzo, la sorginak (sorĉistinoj) ŝia adorantinaro kaj havas du filojn: Mikelats kaj Atarrabi, simboloj de la bono kaj malbono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.