From Wikipedia, the free encyclopedia
Marie von BUNSEN (naskiĝinta la 17-an de januaro 1860 en Londono, mortinta la 28-an de junio 1941 en Berlino) estis germana verkistino, akvarelistino, vojaĝantino kaj salonistino en Berlino.
Marie von Bunsen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de januaro 1860 en Londono | ||||
Morto | 28-an de junio 1941 (81-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | Alter Friedhof Bonn 50.7355 °N, 7.09213 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Georg von Bunsen (en) vd | ||||
Patrino | Emma von Bunsen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marie von Bunsen, filino de la prusa politikisto kaj Reichstag-deputito Georg von Bunsen (1824-1896) kaj Emma von Birkbeck, kiuj venis de riĉa angla banka familio, kreskis en liberal-inklina familio. La financa situacio kaj la socia pozicio de ŝia familio ebligis al ŝi resti eksterlande kaj multe vojaĝi en sia junaĝo, inkluzive de Anglio, Italio kaj Nordafriko. Pro pli proksimaj kontaktoj kun la Hohencolernoj (ŝia avo Christian Karl Josias von Bunsen estis prusa diplomato) ŝi havis la ŝancon iĝi servistino kortega de imperiestrino Victoria, sed tio ŝanĝiĝis post la tuja morto de ties edzo imperiestro Frederiko la 3-a (Germana Regno) en 1888, jaro de tri regantaj imperiestroj en Germanujo.
Finance sekurigite per gepatraj hejmo kaj heredo, Marie von Bunsen vivis sian vivon plejparte sendepende. Enspezo de libropublikaĵoj kaj pentraĵvendo helpis al ŝi certigi sufiĉan vivstandardon en la tempoj post la inflacio en 1923. De 1892 ĝis 1927 ŝi estis membro de la Asocio de Berlinaj Artistoj, kiu ĝis 1918 nomiĝis Asocio de Artistoj kaj Amikoj de Arto en Berlino. Ĉi tie ŝi havis plurajn ekspoziciojn. Ŝi specialiĝis pri pejzaĝaj akvareloj. Marie von Bunsen fondis la societon "Lyceum Club Berlin" en 1905, kaj ŝi estis reprezentita ankaŭ en komisionoj feminismaj ĉirkaŭ Hedwig Dohm, Helene Lange, Hedwig Heyl kaj Gertrud Bäumer, sed sen rimarkinda propra engaĝiĝo. Ŝiaj personaj konatoj inkludis Marie von Schleinitz, Anna von Helmholtz kaj ties filinon Ellen von Siemens same kiel ŝian verkistan koleginon Carmen Sylva kiu poste iĝis Reĝino Elizabeto de Rumanio.
Ekde la jarcentŝanĝo, la salonistino bonvenigis gastojn de la Berlina societo al siaj "dimanĉaj matenmanĝoj" en sia loĝejo ĉe Königin-Augusta-Straße 41 (hodiaŭ Reichpietschufer/Federacia Militministerio ĉe Bendlerblock) sur Landwehr-Kanalo. En 1905 ŝi organizis salonojn kune kun artamantoj Hedwig Heyl kaj Else Schulhoff.
Marie von Bunsen plurfoje eskapis la vivon berlinan piedmarŝante unue kun amikoj, poste sole tra tute Germanio. Krome ŝi entreprenis ampleksajn vojaĝantajn remturneojn sur la riveroj Odro, Havel, Werra kaj Weser kun sia remboato "Formosa".
En 1911 kaj 1914 ŝi turneis plurajn aziajn landojn. Ŝi rakontis siajn vojaĝspertojn en pluraj libroj. Ŝia amiko Ottmar von Mohl peris valorajn kontaktojn por ŝi en Japanio. En la lando ŝi ne nur vizitadis aristokratajn kaj diplomatiajn rondojn, sed ankaŭ entreprenis longan migradon laŭ la Tōkaidō-strato. Pri ŝia restado en 1911, ŝi verkis Im Fernen Osten kiu ne estis publikigita ĝis 1934. La unua eldono enhavis rimarkojn neĝentilajn pri la Mucuhito, kiu kaŭzis oficialajn protestojn de la japana ambasado. La dua eldono, kiu baldaŭ aperos, estis cenzurita laŭ japanaj postuloj.
Ŝiaj aliaj publikaĵoj inkludas biografiojn de membroj de eŭropaj monarĥiaj dinastioj ksj studon de la arthistoriisto John Ruskin. En ŝiaj memuaroj ŝi priskribis la nobelaron kaj personecojn de politiko kaj komerco de la prusa burĝa klaso same kiel sciencistojn kaj artistojn de berlina socio ĉirkaŭ 1900, en la dua volumo de la rememoroj la tempo de la Unua mondmilito kaj la unuaj jaroj de la Vajmara Respubliko.
En 1918 ŝi iĝis membro de la maldekstra liberala partio Deutsche Demokratische Partei kaj kandidatis al la prusa ŝtata asembleo la 26-an de januaro 1919, kvankam sur senespera posta loko sur la listaro.
Marie von Bunsen mortis pro malforta koro en la Elisabeth-hospitalo en Berlin-Tiergarten kaj estis entombigita en la malnova tombejo en Bonn.
Ŝi laste loĝis ĉe Hansemannstrasse 13 (la strato ne plu ekzistas, ekzistas nun la Konrad-Adenauer-domo) en la kvartalo Berlin-Tiergarten.
Bunsen verkis eseojn kaj recenzojn i.a. por la jenaj gazetoj: Die Zukunft, Die Neue Rundschau, Deutsche Rundschau, Nord und Süd kaj Vossische Zeitung. La listo de ŝiaj libroj imponas:
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marie von Bunsen en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.