Mariánské Údolí (Hlubočky)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mariánské Údolí (germane Marienthal) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Hlubočky en distrikto Olomouc. Fabrika domaro de ferfabriko akcia kompanio Moravia en Mariánské Údolí unue falis sub Velká Bystřice kaj etendiĝis sur eksaj parceloj de Metropolita olomouca kapitulo, ekde la jaro 1846 la domaro fariĝis konsisto de municipo Mrsklice/Nirklowitz (Mrsklesy). En la jaroj 1919-1938 Mariánské Údolí estis domaro de Velké Bystřice kaj post rezigno pri ĉeĥoslovaka limregiono de Imperia regiono Sudetio. Post ellandigo de germana loĝantaro estis la fabrika domaro nove loĝigita kaj la akcia kompanio Moravia estis ŝtatigita. En la jaroj 1945-1956 la fabrika domaro fariĝis denove konsisto de Velké Bystřice. En la jaro 1956 Mariánské Údolí estis kunigita kun municipo Hlubočky, al kiu estis integritaj en la jaro 1974 Posluchov kaj en la jaro 1976 ankaŭ municipo Hrubá Voda. Tiutempe municipo Hlubočky kun domaro Mariánské Údolí havis 3 014 loĝantojn kaj 886 domojn sume. Ĉe Hlubočky estiĝis ampleksa loĝdomaro Dukla, en la jaroj 1974-1975 poste nova loĝdomaro ĉe Mariánské Údolí.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mariánské Údolí |
Mariánské Údolí | |
germane Marienthal | |
vilaĝo | |
Stacidomo Hlubočky-Mariánské Údolí | |
Oficiala nomo: Mariánské Údolí | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Hlubočky |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Fervoja haltejo | Hlubočky-Mariánké Údolí |
- fervojlinio | n-ro 310 |
Domoj | 227 |
Rivero | Bystřice |
Situo | Mariánské Údolí |
- koordinatoj | 49° 36′ 56″ N 17° 24′ 14″ O (mapo) |
Katastro | 4,69 km² (469 ha) Hlubočky |
Loĝantaro | 1 717 (2021) |
Denseco | 366,1 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 61; 783 65 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Mariánské Údolí (Hlubočky) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Vivas ĉi tie 1 717 loĝantoj (2021). En la jaro 2009 la municipo poste registris 292 adresojn. Mariánské Údolí situas en katastra teritorio Hlubočky kun areo 4,69 km².