Masakro de Lvovaj Profesoroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Masakro de Lvovaj Profesoroj estas ekzekuto de polaj sciencistoj, lekciistoj de altlernejoj en Lvovo, okazigita matene la 4-an de julio 1941 de Einsatzkommando zur besonderen Verwendung, speciala polica unuo de SD - la sekureca servo de Nazia Germanio, post la komenco de okupado de la urbo, kaj ankaŭ ligitaj al tio ekzekutoj de tri polaj sciencistoj la 11-an kaj 26-an de julio 1941.
En historiografio oni difinas la eventojn kiel murdo de lvovaj profesoroj, sed viktimoj de tiu ĉi krimo estis ankaŭ docentoj de altlernejoj kaj membroj de iliaj familioj kaj kunloĝantoj.