Masaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Masaĝo estas permana metodo por sisteme malstreĉi kaj sendolorigi homan korpon kun aŭ sen oleo, vestite aŭ ne, havante terapian efikon sur la nerva kaj hista sistemoj kaj sur la kardiovaskula sistemo. La historio de la masaĝo (arabdevena vorto) eble estas same longa kiel la historio de la homaro. La praktiko de masaĝo evoluis kune kun la kresko de malsamaj kulturoj tra la mondo, kiam oni malkovris la avantaĝon kontentigi la bezonojn de la korpo de medicina kaj mensa aspekto. Multaj el la konataj masaĝaj metodoj evoluis el la tradiciaj kulturoj de Ĉinio kaj Barato. Ĉi tiuj kulturoj provizis diversajn masaĝajn metodojn kaj teknikojn, kiuj enhavas filozofian enhavon kaj kredojn pri ilia utileco. Ekzemple en Refleksologio oni kredas, ke iuj areoj de la piedo estas kongruaj kaj / aŭ ligitaj al diversaj organoj en la korpa sistemo. Tial oni argumentis, ke damaĝo aŭ vundo al aparta organo en la korpo povas esti vidata kiel "reflekto" en la piedo.
Ĉi tiu artikolo estas proponita kiel Leginda artikolo. |
La masaĝo estas interago inter la terapiisto (masaĝisto aŭ masseur) kaj la paciento (kliento). Tial krei bonan etoson kaj komunikadon inter la partioj komence de la masaĝo estas necesa kaj grava. Tiucele oni disvolvis specialecojn por krei etoson, kiu kongruas kun la speco de masaĝo dezirata. Ankaŭ ĉi tio estas la kialo, kial la masaĝisto devas disvolvi bonajn rilatojn kun la pacientoj. Kutime la masaĝo estas ĝoja kaj malstreĉa sperto por la paciento.
En 30 landoj (en Eŭropo, Usono, Azio...) miloj da infanoj (kutime inter 4-12 jaraj) ĉiusemajne reciproke masaĝas unu la alian (kola kaj survestaĵa ŝultromasaĝo) dum 15 minutoj, ĉar tio montriĝis precipe helpema en lernejoj kie multas ĉikanado. Ekzistas diferencoj en kulturaj perceptoj de masaĝo, plej evidente por tiuj perceptoj kiuj originas en kulturaj sintenoj kaj normoj pri tuŝo kaj sekseco. La terminaro montras ke tiuj tipaj fakvortoj estas la solfeĝo de la masaĝo-arto.
En multaj tradiciaj socioj, multaj vidmalkapabluloj, blinduloj kaj homoj kun parta vida malkapablo laboras kiel masaĝistoj.